Ouidah

Ouidah
komunumo de Benino Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 76 555  (2002) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 22′ N, 2° 5′ O (mapo)6.36666666666672.0833333333333Koordinatoj: 6° 22′ N, 2° 5′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 364 km² (36 400 ha) [+]
Ouidah (Benino)
Ouidah (Benino)
DEC
Situo de Ouidah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ouidah [+]
vdr



Ouidah [elp. ŭida], alternativaj nomoj Hweda kaj precipe en la anglalingvaj landoj Whydah [elp. ŭaɪ̯də], antaŭe Ajudá) estas urbo en Benino, situanta en la suda parto de la lando, 42 km okcidente de Kotonuo, ĉe la marbordo de la Gvinea Golfo . Dum la kolonia periodo la urbo estis unu el la centroj por la sklavkomerco per kies haveno la sklavoj estis eksportitaj trans la oceano al nord- kaj sudameriko, interalie al Brazilo. Videbla restaĵo de tio estas la fortikaĵoj kiujn la portugaloj, la angloj, la nederlandanoj kaj la francoj konstruis por defendi siajn interesojn.

Quidah estas ankaŭ la monda ĉefurbo de voduo, kiu estas oficiala religio de Benino. Ĝi tie kunekzistas pace apud aliaj lokaj religioj: islama, katolika kaj protestanta.

En januaro ĉiujare okazas la kinfestivalo Quintessence, kiu kune kun la kinfestivalo en Uagaduguo (Burkina Faso), estas unu el la plej gravaj en Okcidentafriko.

La urbo havis en 2002 ĉirkaŭ 75 000 loĝantojn[1].

  1. (en) Communes of Benin. Statoids

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search